Gregorio Marañón estas stacio sur linioj 7 kaj 10 de la Metroo de Madrido, situanta sub Placo del Doctor Marañón, inter la kvartaloj Ríos Rosas kaj Almagro (distrikto Chamberí), kvankam ĝi ankaŭ priservas la kvartalojn El Viso (distrikto Chamartín) kaj Castellana (distrikto Salamanca). Malgraŭ ĝia nomo, la stacio ne troviĝas en la ĉirkaŭaĵo de la Hospitalo Gregorio Marañón.