Ĉirkaŭkalkulo de 2016 fare de Unuiĝintaj Nacioj indikas la totalan loĝantaron en 38 140 000.[1] Ĝi kovras areon de proksimume 13 500 km2,[2] kio faras loĝdensecon de 2 642 personoj/km2. Ĝi estas la dua plej granda unusola metropola areo en la mondo se temas pri konstruita aŭ urbigita terareo de 8,547 km2, malantaŭ nur Novjorko de 11,642 km2.[3]
La areo havas la plej grandan metropolan ekonomion en la mondo, kun totala pokapa MEP de proksimume 1.8 mil bilionoj da usonaj dolaroj[4] en 2017.