La Granda Placo estas la plej grava placo de Kroměříž kaj unu el la plej impresaj el urbaj placoj en Moravio. Ĝi havas proksimume formon de oblonga ortogramo; ĝia dispozicio estas tipa por la placoj de nove fonditaj mezepokaj koloniaj urboj. Oni povas supozi, ke la placon fondis episkopoBruno el Schauenburg ĉirkaŭ la jaro 1260 en spaco inter jam ekzistanta foira vilaĝo, johanita hospitalo kaj episkopa korto. Agordaĵo de rektangula placo kaj de la kastelo de la posedanto en ĝia domangulo estis do tipa por fondiĝantaj entreprenoj de la kortega agadsfero de Přemysl Otakar la 2-a, al kiu episkopo Bruno apartenis. El pli malnova mezepoka konstruaĵaro konserviĝis nur kelkaj restaĵoj (ekz. keloj de la domoj n-roj 23, 45, 49 kc.). Sur pli malnovaj parceloj per rekonstruoj ekestadis sinsekve novaj konstruaĵoj, tial do dispozicio de plimulto el la domoj sur la placo devenas el renesanca tempo. Origine estis la tuta placo ĉirkaŭita per arkado, kiu estis dum daŭro de tria kvarono de la 19-a jarcento ŝanĝita je stokejoj kaj vendistaj butikoj. Sinsekve ĝi estas denove renovigata kaj la placo tiamaniere reakiros sian tipan stilon konatan en pli malnovaj urbaj vidaĵoj. En pasinteco estis Granda Placo centro de socia vivo de Kroměříž kaj la urbaj domoj sur ĝi apartenis al la plej gravaj kaj la plej belaspektaj en la urbo. Meze de la placo estas fontano (en la urbo konstruita en la jaro 1655, rekonstruita en la jaro 1811, pli poste kelkfoje riparita). Sub ĝi staras kolono de Maria, konstruita post pesta epidemio el la jaro 1680 kun la statuoj de sanktaj Venceslao, Floriano, Roĥ kaj Maŭricio en realismaj formoj de frua baroko. Surskribo sur la bazamento "Civitas renovari fecit anno Domini 1716" atentigas pri renovigo de la kolono. En nordokcidenta angulo de la placo estas eta monumento de Johano Miliĉ el Kroměříž konstruita okaze de 600-a datreveno de la morto (1374) de "fajranta predikanto" el antaŭhusana tempo.