Gonio (en kartvela გონიოს ციხე, iam nomita Apsaros, aŭ Apsaruntos), estas romiepoka fortikaĵo en Adjara, Kartvelio, ĉe la marbordo al la Nigra Maro, 15 km sude de Batumi, ĉe la elfluejo de la rivero Ĉoroĥi. La vilaĝo kuŝas 4 km norde de la limo kun Turkio.
La plej malnova referenco al la fortikaĵo estas de Plinio la Maljuna[1] en Natura Historio (1-a jarcento p.K).