Gitarono (hispana: Guitarrón [gitaRON], signife gitarego aŭ Guitarron mexicano, signife meksika gitarego) estas kordinstrumento de Meksiko; fakte temas pri speco de gitaro. Ĝi havas ses grandajn kordojn en ses kordoĥoroj. La nomo ege taŭgas ĉar ĝi havas enorman sonorilan korpon ĉefe kompare kun mallonga kolo.[1][2]