Giovanni van BRONCKHORST [ɟijoːˈvɑni vɐn ˈbrɔŋkhɔrst] (naskiĝis la 5-an de februaro 1975 (nun 1975-02-05) en Roterdamo) estas nederlanda futbalisto. Giovanni van Bronckhorst kiel membro kaj teamestro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "5".
Persona vivo
Lia patro estas de nederlanda-indonezia deveno, kun historiaj radikoj en Nederlanda Hindio. Lia patrino estas de moluka deveno. La patrinflankaj geavoj devige venis al Nederlando post la proklamo de la Respubliko de la Sud-Molukoj.