Gilipo (Sparta generalo) estis sparta milita estro, generalo, komandanto kaj stratego. Li estis filo de Kleandrido, kiu estis konsilisto de Pleistoanato, reĝo de Sparto kiu regis inter 458 a. K. ĝis 409 a. K. Gilipo estis forpelita de Sparto pro akceptado de atenaj subaĉetaĵoj en 446 a.K. kaj fuĝis al Thurii, tute helena kolonio tiam estinta fondita en la piedpiŝo de Italio kun atena helpo kaj partopreno. Lia patrino eble estis helotino, kio signifis ke li ne estis vera Spartano sed motakso, homo kun malsupera statuso. Malgraŭ tio, de frua infanaĝo li estis trejnita por milito en la tradicia sparta modo kaj dum atingado de matureco li estis elektita al armea ligo, liaj ŝuldoj estis pagataj de pli riĉa patrono. Por individuo kun marĝenaj originoj, milito estis ŝanco akiri honoron kaj eminentecon.
Kiam Alkibiado instigis la spartanojn sendi generalon por gvidi la sirakuzan reziston kontraŭ la atena ekspedicio, Gilipo estis nomumita (414 a.K.). Lia alveno estis turnopunkto de la lukto. Pli aŭdaca ol Nikio, la atena komandanto kiun li alfrontis, li povis akiri superecon movante la atenanojn de ŝlosilaj strategiaj lokoj kaj esence rompante la sieĝon. Kiam Ateno sendis Demostenon kun plifortikigoj, ankaŭ li estis venkita fare de Gilipo, kiu finfine kaŭzis la falon de la atena kampanjo en Sirakuzo.
Diodoro, verŝajne sekvante la historiiston Timeon (356 a. K. - 260 a. K.), reprezentas lin induktanta la sirakuzanojn pasigi mortpunon al la kaptitaj atenaj generaloj, sed ekzistas ankaŭ la deklaro de Filisto de Sirakuzo kiu mem partoprenis en la defendo, kaj Tucidido, ke li provis, kvankam sen sukceso, ŝpari iliajn vivojn, dezirante kunporti ilin al Sparto kiel pruvo de sia sukceso.
Gilipo, kiel sia patro, renkontis sian falon en financa skandalo; konfidita de Lizandro kun trezoro da arĝentaj moneroj por livero al la eforoj[1] ĉe Sparto, li ne povis rezisti la tenton defraŭdi parton de la monsendaĵo. Ĉe la eltrovo de tiu ŝtelo, Gilipo fuĝis el Sparto kaj iris en ekzilon. Li estis kondamnita al morto "in absentie" (en malĉeesto) kaj malaperas el la historiaj registraĵoj.
Referencoj
- ↑ La eforoj estis estraro de kvin magistratoj en antikva Sparto.