Georgo de Neuberg

Georgo de NEUBERG (aliaj nomversioj Neidberg, Neitberg; mortinta en 1393) estis inter 1387 kaj 1393 episkopo de Chiemsee.

Originante el ministra dinastio el Neuberg, li iĝis katedralkapitulano salcburga kaj komisiiĝis en junio 1382 fare de Klemento la 7-a posteulo de dekano Ortolf von Offenstetten; ĉar intertempe Ortolf estis elektita episkopo por Lavant. En 1384, Georgo ekrepondecis pri la princa prepostejo de Berchtesgaden.

Malgraŭ nebona elturniĝo, lia onklo Pilgrim nomumis lin posteulo de Frederiko. El lia regado konatas kelkaj oficialaj agoj kiujn li faris en la rolo de salcburga helpepiskopo, ekz. konsekro de preĝejo je Friesach. Tomboloko de li ne estas klara.

Literaturo

  • Manfred Heim: 'Georg von Neuberg († 1387)", ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1198 bis 1448. ISBN 3-428-10303-3, p. 132