Geldrop-Mierlo estas nova fuzia municipo en la nederlanda provinco Nord-Brabanto. Ĝi ekestis je la 1-a de januaro 2004 el kunfandiĝo de la municipoj Geldrop kaj Mierlo. La municipo havas areon de 31,39 km²; kaj havis (je la 1-a de januaro 2005) 37 725 loĝantojn; de kiu la plimulto (ĉ. 30 000) loĝas en Geldrop. Urbestro estas sinjorino M.J.D. Donders-De Leest.