Géza Bajári, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bajári Géza estis hungara korbopilkisto, trejnisto.
Géza Bajári[1] naskiĝis la 24-an de februaro 1919 (nun 1919-02-24) en Verbász [verbAs] aŭ jam serbe Vrbas (grad), (cirile Врбас (град)), li mortis la 10-an de decembro 1986 en Budapeŝto.
Biografio
Géza Bajári maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1937, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1941, trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo post 4 jaroj. Inter 1938–1950 li estis korbopilkisto en pluraj ĉefurbaj kluboj. En tiu periodo li estis dufoje hungara ĉampiono kaj li apartenis ankaŭ al la nacia elektita teamo 28-foje. Ekde 1948 li estis (ankaŭ) trejnisto en pluraj ĉefurbaj kluboj. Ŝajnas, lia jura diplomo ne estis uzata.
Fontoj
Referencoj