Gérardmer estas komunumo de Francio . Ĝi situas en la departemento Vosges (Vogezoj), en la administra regiono Grand Est ("Granda Oriento") kaj en la historia kultura regiono Loreno . Fine de 2022 en la komunumo vivis 7 685 loĝantoj sur areo de 54,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 140 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Dié-des-Vosges kaj al la kantono Gérardmer .
La teritorio havas komunan limon kun Arrentès-de-Corcieux , Rochesson , Liézey , Sapois , Le Tholy , Xonrupt-Longemer , Barbey-Seroux , La Bresse , Gerbépal kaj Granges-Aumontzey . Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas géromois .
Vido de Gérardmer kaj de ĝia lago
Geografio
Gérardmer lokiĝas ĉe lago kiu havas la saman nomon (ĝi estas fama pro tiu-ĉi); la meza alteco estas 670 m. La plej alta loko estas la Tête de Grouvelin (Kapo de la Grouvelin) kiu kulminas je ĉ. 1 137 m.
La urbo havas multajn arbarojn, entute 3 721 ha , ĉefe piceajn, kverkajn, fagajn, abiajn.
Gérardmer estas ankaŭ fama pro la skio-aktivecoj.
Ĝia nomo tra la tempo
Geramer, 1285
Giramoix, 1343
Giralmeiz, 14-a jarcento
Giralmeix, 14-a jarcento
Giralmer, 1418
Geroltsze, 1426
Geroltsehe, 1484
Geroltzsee, 1484
Giramer, 1493
Giralmei, 1549
Gyraulmey, 1556
Girardmer, 1565
Gerardmer, Girameix, Gerameix, 1567
Giraulmeix, 1569
Giraulmer, 1571
Giraumeix, 1580
Gerentsee, 1580
Gerolt See, 1588
Giradmer, 1594
Girardmer, 1596
Giraumey ou Girarmer, 1656
Jerosmé, 1663
Gérarmer, Gerardi Mare, 1768
Gérardmer, aŭ vulgare Giraumeix, 1779
Loĝantoj
Monumento
Kirko Sankta Bartelomeo
Ĝemelurboj
Gérardmer ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
Okazaĵoj
Fantastic'Arts trilerfilma festivalo
Festo de la flavaj narcisoj (teorie ĉiun jaron se eblas)
Esperanta vivo
Okaze de la eŭropaj balotoj , Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 8 voĉoj (0,27 %) en 2004 kaj 10 (0,34 %) en 2009.
Vidu ankaŭ