Gábor Éble, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Éble Gábor, estis hungara arkivisto, agronomo, genealogo. Lia familia nomvarianto estis Eble.
Gábor Éble[1] naskiĝis la 25-an de marto 1843 (nun 1843-03-25) en Mecsér, li mortis la 29-an de decembro 1923 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Éble frekventis katolikajn gimnaziojn en Magyaróvár kaj Győr, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Pest en la lernojaro 1863, fine li akiris agrikulturan diplomon en Ekonomia Instituto en 1868. Post la diplomo li estis agronomo 2 jarojn en bieno de Móric Sándor en Bia, poste inter 1870-1875 en bieno de György Károlyi en Parád, fine ĝis sia pensiuliĝo en 1901 li estis kasisto kaj arkivisto de familio Károlyi en Budapeŝto. Li tralaboris la grafan familion Károlyi, krome li verkis poemojn. Li edziĝis en 1907.
Elektitaj kontribuoj
- Kölcsey kiadatlan költeményei. (1887)
- Károlyi Ferenc gróf és kora. 1705–1758. (1-a volumo, 1893)
- A gróf Károlyi-család vérrokonsága hercegi nemzetségekkel. (1905)
- A szamosújvári Verzár család. (1915, 2013).
- A nagykárolyi gr. Károlyi család és székhelyeik története. (2005)
Fontoj
Referencoj