Fuĝjano nuntempe estas larĝa provinco de PRC, sed ankaŭ tri malgrandaj insularoj borde de la Pacifika Oceano konsistigas apartan provincon Fuĝjano, regatan de la Respubliko Ĉinio (Tajvano). La ĉina nomo de la provinco 福建省 (pinjine Fújiàn Shěng) latinliteriĝas ankaŭ Fujan, Fuchien kaj Fukien. La tri insularoj estas la Macuoj, kiuj konsistigas distrikton, kaj la Vuĉjuoj kaj Ĝinmenoj, kiuj komune konsistigas plian distrikton. Laŭ la stato de la jaro 2009, en la tajvana provinco sume vivis 91 261 loĝantoj sur areo de 182,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 500 loĝantoj/km².
Eksteraj ligiloj
- [http:// Oficiala retejo]