Frédéric CUVILLIER (naskiĝis la 9-an de decembro 1968 en Boulogne-sur-Mer ) estas franca politikisto .
Li estis francia ministro por transportado, maro kaj fiŝado ekde la 16-a de majo 2012 ĝis la 2-a de aprilo 2014. Li estis urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro de la 22-a de novembro 2002 ĝis la 8-a de julio 2012 .
Li estis parlamentano inter 2007 kaj 2012. Li estis subministro por transportado, maro kaj fiŝado de la 9-a de aprilo 2014 ĝis la 25-a de aŭgusto 2014 . Li estas denove urbestro de Bulonjo-ĉe-Maro ekde marto 2014.
Lingva politiko
Ceremonio kun la urbestro Frédéric Cuvillier en Bulojno-ĉe-Maro dum la UK 2015
Li peticiis en 2011 por Esperanto en abiturienteco[ 1] .
En 2012, li ricevis la premion de la angla mato por apogi la anglan lingvon en transportado[ 2] .
En 2015, li partoprenis kiel urbestro al la ceremonio en Bulojno-ĉe-Maro dum la UK 2015 . Li estis alta protektanto de la 100a UK kaj ĉefo de la honora komitato.
Notoj kaj referencoj