Li estis ŝatata de multaj libertarianoj por kaj lia tre vigla, komprenebla stilo kaj lia profunda teoria kompreno.
Lia publika kariero kiel ekonomikisto komenciĝis nur je 1844, kaj finiĝis pro lia mistempa morto je 1850. Bastiat malsaniĝis de tuberkulozo, verŝajne dum siaj vojaĝoj tra Francio por antaŭenigi libertarianismajn ideojn, kaj tiu malsano finfine malebligis lin plue prelegi (precipe ĉe la leĝdona asembleo al kiu li estis elektita je 1848 kaj 1849) kaj mortigis lin.
Bastiat definitive enkorpigis la "Harmonian" skolon de libertarianoj, kiuj opinias ke utilismaj kaj naturaj juraj argumentoj estas du komplementaj flankoj de la sama mondo.
Bastiat ne partoprenis en la debato inter anarkiistoj kaj minarkiistoj (li mortis tro frue por tio); ŝajnas ke li rigardis la Ŝtaton kiel io neevitebla kiel tuja praktika afero, io kio devus esti konsiderata kiam ĝi ekzistis. Li ankaŭ eksplicite bedaŭris perfortan revolucion kiel rimedon por forigi registarojn. Finfine, lia amiko
Gustave de Molinari eldonis lian fundamentan verkon pri libermerkata anarkiismo je 1849, kaj Bastiat, konscia de tio, deklaris ĉe sia mortlito ke Molinari estas lia spirita heredonto.
Bastiat estis la verkisto de la satira dokumento plej bone konata kiel la Pétition des fabricants de chandelles ("Peto de kandelistoj") kiu mem prezentas ĝin kiel peto de kandelistoj al la franca registaro por forbloki la Sunon pro malebligi ĝian maljustan konkurencon kun iliaj produktaĵoj.