Fruaj meditaĵoj (germaneUnzeitgemässe Betrachtungen), tradukita ankaŭ kiel Ekstermodaj Observoj[1] kaj Ekstersezonaj Pensoj,[2] konsistas el kvar verkoj de la filozofo Friedrich Nietzsche, startitaj en 1873 kaj finkompletigita en 1876.
La verko enhavas kolekton de kvar (el planitaj 13) eseoj pri la tiutempa kondiĉo de eŭropa, speciale germana, kulturo. Kvina eseo, publikigita postmorte, havis la titolon "Ni filologoj", kaj poste "Tasko por filologio: malapero".[3] Nietzsche tiuverke ekstudis la limigojn de empiria sciaro, kaj prezentis tion kio aperos premitaj en postaj aforismoj. Ĝi kombinas la naivecon de La nasko de tragedio kun la komencoj de sia pli natura polemika stilo. Ĝi estis la plej humura verko de Nietzsche, speciale ĉe "David Strauss: la konfesisto kaj la verkisto."
Estas multaj versioj por ĝusta traduko de la titolo Unzeitgemässe Betrachtungen. Same estas multaj versioj pri la planoj kiujn havis Nietzsche por la kompletigo de la verkoserio kaj kiuj aperas en liaj kajeroj dum ses jaroj po unu eseo por ĉiu sesa monato. Tipa skizo datita "Aŭtuno 1873" estas jene:
La kultura filisteco
Historio
La filozofo
La fakulo
Artp
La instruisto
Religio
Ŝtato kontraŭ nacio
La gazetaro
Natura scienco
Popola socio
Komerco
Lingvo
Nietzsche abandonis la projekton post kompletigi nur kvar eseojn, ŝajne perdante intereson post la publikigo de la tria eseo.[4]
Schaberg, William H.. (1995) The Nietzsche Canon: A Publication History and Bibliography. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 281. ISBN 0-226-73575-3.
Friedrich Nietzsche, tr. Richard T. Grey, Unfashionable Observations, Stanford, 1995 (ISBN 0-8047-3403-8)
Friedrich Nietzsche, tr. Anthony M. Ludovici, Thoughts Out Of Season, Edinburgh: The Edinburgh Press, 1909