Franciscus Stephanus Primus (1502–1553) estis franca presisto, humanisto, erudiciulo, helenisto, hebreisto, latinisto kaj reĝa presisto. Li estis filo de Henri Estienne la Maljuna (1460-1520) kaj frato de Robert Estienne (1503-1559) kaj Charles Estienne (1504-1564). François Estienne foje uzis la markon de sia patro; tamen li havis unu apartan: vinberujo eliranta el tripiedo kun la devizo de sia patro "Plus olei quam vini". Li neniam edziĝis, kaj erare Michael Maittaire donas al li samnoman filon, kiu presis en 1570. Ĉi tio estas konfuzo kun lia nevo François Estienne la 2-a (1536-1570).
Verkaro
- Vindiciae, contra tyrannos: sive, De principis in populum populíque in principem, legitima potestate, 1579
- Vinetum, Parizo, Charles Estienne, 1537
- Jesu Christi Novum Testamentum, sive foedus, 1567
- Biblia Sacra Veteris et Noui Testamenti, 1574
- Psalterium prophetarum et regis Davidis Graecum. Paris, 1543
Literaturo
Vidu ankaŭ
Referencoj