František HERITES (naskiĝis la 27-an de februaro 1851 en Vodňany - mortis la 19-an de januaro 1929) estis ĉeĥa verkisto, laŭprofesie farmaciisto.
Li verkis rakontojn unue romantikajn, poste bonhumorajn, sed plej valoraj estas liaj rememoroj pri la literaturaj amikoj Julius Zeyer kaj Otakar Mokrý.
Verkoj
- Arabesky a kresby (Arabeskoj kaj skizoj, 1880)
- Z mého herebáře (El mia herbaro, 1882)
- Tajemství strýce Josefa (Sekreto de onklo Jozefo, 1885)
- Vodňanské vzpomínky (Rememoroj pri Vodňany, 1904)