Foto de
NASA sur la Francaj Alpoj (26a de oktobro 2002).
La Francaj Alpoj estas partoj de Alpoj nome montaro , kiu staras en Francio , situanta en la regionoj Rodano-Alpoj kaj Provenco-Alpoj-Bordo Lazura . Dum kelkaj el la montaroj de Francaj Alpoj estas tute en Francio, aliaj, kiaj ĉe la Montomasivo de Mont Blanc , estas kunhavata kun Svislando kaj/aŭ Italio .
Kun 4 808 m, Mont Blanc (itale: Monte Bianco ), sur la franc-itala limo, estas la plej alta monto en la Alpoj, kaj la plej alta monto de Okcidenta Eŭropo .[ 1]
Francaj Alpoj situas parte aŭ tute en la jenaj naŭ departementoj : Savoie , Haute-Savoie , Isère , Hautes-Alpes , Alpes-de-Haute-Provence , Drôme , Vaucluse , Var kaj Alpes-Maritimes .
Notindaj urboj en la Francaj Alpoj estas Grenoble , Chamonix , Annecy , Chambéry , Évian-les-Bains kaj Albertville .
Aliaj montoj
Referencoj