Formiche Alto [forMIĉe ALto] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Formiche Alto kompreneblas kiel Supra "formiĉe", alude al iu kalkoŝtona konstrumaterialo por domkonstruado.
Geografio
Ĝi estas je 31 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj mezvoje inter Teruelo kaj La Puebla de Valverde ŝoseo komunikas oriente kun Formiche Alto, kaj poste al El Castellar, Cabra de Mora kaj Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo.
La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Camarena kaj ĉe la urba kerno fluas la rivero Mijares. La loĝloko staras je 1105 m super marnivelo. En la municipa teritorio estas ankaŭ la loĝloko Formiche Bajo (Malsupra Formiĉe).
Historio
Estas restaĵoj de loĝado fare de iberoj. En Mezepoko estis strategia situacio sur monteto inter torentoj.
Aktualo
Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Formiche Alto oni malaltiĝis el 568 loĝantoj en 1877 ĝis nunaj 155 loĝantoj.
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
- Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
- Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.
Eksteraj ligiloj