Foliaj legomoj, ankaŭ nomataj "verdaj legomoj" estas plantaj folioj manĝataj kiel legomoj, foje akompanate de delikataj petioloj kaj burĝonoj. Kvankam ili venas de larĝa vario de plantoj, la plej multaj foliaj legomoj tre similas laŭ nutraj detaloj kaj preparmanieroj por manĝado.
Konatas preskaŭ mil specioj de foliaj legomoj. La plej multaj venas de mallongvivaj herbaj plantoj kiel laktuko aŭ spinaco. Lignaj plantoj kies folioj manĝeblas estas interalie specioj de baobabo, aralio, moringo kaj moruso.
Ankaŭ la folioj de multaj specioj de furaĝo estas home manĝeblaj, sed kutime manĝatas nur okaze de granda malsato. Tiuj plantoj ofte pli facile kreskas kaj disvastiĝas ol tradiciaj foliaj legomoj, sed la ekspluatado de ilia nutra valoro pli malfacilas unuavide pro granda kvanto de plantaj fibroj.
Plej multaj foliaj legomoj manĝeblas krude, ekzemple en sandviĉoj aŭ salatoj. Ili uzeblas por ĉirkaŭvolvi aliajn manĝeblajn enhavaĵojn kompareble al tortiljo. Same eblas ilin boligi, friti aŭ aŭ kuiri per vaporo. Foliaj legomoj farĉitaj per porkaĵo estas tipaj pladoj en la kuirarto ekzemple de suda Usono. Ankaŭ en la kuirarto de suda kaj sudorienta Azio, foliaj legomoj (precipe vaporkuiritaj) havas tre grandan rolon.