La blua kaj blanka koloroj estas simboloj de la portugala origino de la urbo. Ili estis la tradiciaj koloroj de la Portugala Monarkio, adoptitaj ekde la kreado de la Graflando Portugalio, en 1097. Nur post la revolucio de 1910, la tradiciaj koloroj portugalaj iĝis malhelverda kaj ruĝa.
La ruĝa koloro de la blazono estas simbolo de la sango elverŝita de Sankta Sebastiano, sankta patrono de la urbo kaj de la sango elverŝita de Estacio de Sá, fondinto de la urbo kaj defendinto de la unuaj kolonoj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bandera de Río de Janeiro en la hispana Vikipedio.