La flago de Kuvajto estis adoptita la 7-an de septembro1961 kaj oficiale hisita la 24-an de novembro1961. Antaŭ 1961, la flago de Kuvajto, kiel tiuj de aliaj Golfo-ŝtatoj, estis ruĝa kaj blanka. La nuna flago estas el la tutarabaj koloroj, sed ĉiu koloro havas sian apartan propran signifon. Nigro reprezentas la malvenkon de la malamiko, dum ruĝo estas la koloro de sango ĉe la kuvajtaj glavoj. Blanko simbolas purecon, kaj verdo estas por la fekunda tero.