La Fitiso aŭ Fitisofiloskopo, Phylloscopus trochilus, estas tre komuna kaj disvastigata filoskopo kiu reproduktiĝas en nordaj kaj moderklimataj Eŭropo kaj Azio.[1]
Tiu filoskopo estas tre migranta kaj la majoritato de la populacio vintrumas en subsahara Afriko. Ĝi estas unu el la unuaj filoskopoj kiuj revenas printempe sed ĝi estas pli malfrua ol la Ĉifĉafo, Phylloscopus collybita.[1]
Tiu palearktisabirdo preferas malferman arbaron kun arboj kaj grundotavolo por nestumado, inklude arbarojn de fagoj kaj salikoj de altaj teroj. La nesto estas kutime konstruata ĉegrunde, ofte en malalta vegetaĵaro. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserina birdo estas insektovora.[1]
Aspekto
Tiu estas tipa filoskopo laŭ aspekto, verdecbruna supre kaj blankeca sube kun iom da flaveca nuanco en brusto. Ĝi estas tre simila al la Ĉifĉafo, sed nekantantaj birdoj povas esti distingitaj el tiu specio pro multe pli helaj kruroj, pli longan helan bekon, pli elegantan formon kaj pli longaj unuarangaj plumoj. Ties kanto estas simpla ripeteca descenda fajfo.[1]
Kutimaro
mez-septembre al mez-aprilo: ili estas en subsahara Afriko
mezaprile al mezmaje: migras kaj alvenas en landojn kiel eŭropaj
mezmaje al aŭgusto: reprodukta sezono, ununura ovodemetado
aŭgusto al mezseptembro: reflugas al subsahara Afriko
Pristudo indikas, ke Fitisoj preferas malferman arbustecan arbaron; ĉefe ĉe malgrandaj arboj kiel ŝosoj, ĉe abundo de betuloj, likenoj, akvofluoj kiel rojoj, kampoj kun abundo de filikoj kaj musko, kaj makuloj de malaltaj rubusoj (por nestokovrilo).[3] Ili uzas ŝosojn ĝis 10-jaraĝajn, prefere de betuloj kaj pli humidajn grundojn. Ili uzas ankaŭ arbustojn de diversa strukturo kaj alto. Ili ĝenerale preferas humidajn arbarajn areojn. Makiso de prunelo havigas taŭgan biotopon. Ĉeestado de cervoj povus degradi la postulatan malaltan tavolkovron.
Statuso kaj konservado
En Anglio tiu specio malpliiĝis averaĝe je 70 % dum la lastaj 25 jaroj. La pli granda malpliiĝo okazis en sudoriento, dum en Skotio okazis ioma pliiĝo.
Referencoj
↑ 1,01,11,21,3Baker, Kevin. (1997) Warblers of Europe, Asia and North Africa (Helm Identification Guides), p. 256–259. ISBN 0713639717.
↑(latine) Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 188.
↑RSPB Woodland Management For Birds – Willow Warbler