Ferenc TANGL, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tangl Ferenc estis hungara fiziologo, bestokuracisto, profesoro, membro (korespondanta en 1902, ordinara en 1910) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Károly Tangl, lia filo estis Harald Tangl.
Ferenc Tangl [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1866 en Pest (urbo). Li mortis la 19-an de decembro 1917 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Tangl akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1888, poste li eklaboris en instituto. En la sekva jaro li laboris en universitato en Graz, baldaŭe en Berlino li laboris en hospitalo, kie li konatiĝis kun Robert Koch. En 1892 li instruis en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto apud Ferenc Hutÿra. Li profesoriĝis en 1903. Li okupiĝis ekzemple pri birdo-embrio.
Verkaro (elekto)
- A diphteria aetiológiájáról (1891)
- Adatok az ébrény fejlődésének energetikájához (1902)
- Beiträge zur Futtermittellehre und Stiffwechselphysiologie der landwirtschaftlichen Nutztiere (1908)
- A veseműködés calorimetriája (1913)
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto ekde 1996
- memormedalo "Tangl Ferenc" ekde 1970
Fontoj