Ferenc Szablya-Frischauf [sabja-friŝaŭf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szablya-Frischauf Ferenc estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Ernesztin Lohwag jam kiel (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Szablya-Frischauf Ferencné.
Ferenc Szablya-Frischauf [1][rompita ligilo] naskiĝis la 9-an de aprilo 1876 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de oktobro 1962 en Keszthely.
Biografio
Ferenc Szablya-Frischauf lernis jaron en sia naskiĝurbo en Reĝa Modela Desegna Lernejo, poste li plulernis en Artistkolonio (Nagybánya) kaj Munkeno. Li estis ŝatata disĉiplo de Simon Hollósy. En 1903 li establis privatan lernejon por pentristoj, post 4 jaroj li fondis ankaŭ pentristan grupon. Ekde 1913 li instruis en la Reĝa Industriarta Altlernejo, eĉ li estis rektoro inter 1938-1943. Tiutempe li okupiĝis pri industriartoj kaj fasonadoj, krome li redaktis revuon pri la industriarto.
Elektitaj pentraĵoj
- Merengő
- Farsang után
- Önarckép
- Férfi portré
Elektitaj disĉiploj
Fontoj