Ferenc Kiss (literaturhistoriisto)

Ferenc Kiss (literaturhistoriisto)
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1928 (1928-11-11)
en Pijterfolvo
Morto 30-an de oktobro 1999 (1999-10-30) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kritikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Kiss [kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kiss Ferenc, estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, altlerneja instruisto.

Ferenc Kiss[1] naskiĝis la  11-an de novembro 1928 (nun 1928-11-11) en Pijterfolvo (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Ukrainio), li mortis la 30-an de oktobro 1999 en Budapeŝto.

Biografio

Ferenc Kiss apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li maturiĝis en Kalvinana Kolegio de Debrecen en 1948, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Debrecen en 1952. Post la diplomo li estis asistanto en la universitato 2 lernojarojn, poste li estis aspiranto en akademia instituto 3 jarojn. Dum la hungara revolucio de 1956 li funkciigis revolucieman radiodissendon, tial post la falo li estis kondamnita ĉirkaŭ duonjaron en malliberejo. Inter 1957–1962 li havis neinstruan statuson en Scienca Universitato Loránd Eötvös, inter 1962–1984 li laboris en akademia instituto, fine li estis katedrestro lernojaron en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia scienca ĉeftemo estis hungara literaturo de la 20-a jarcento. Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1950-1998.

Elektitaj kontribuoj

  • Megjegyzések Veres Péter Rossz asszony c. novellájához. (1954)
  • József Attila ritmikája. 1–2. (1957)
  • A szocialista kritika történetéből. (1964)
  • Kosztolányi regényei. (disertaĵo, 1977)
  • Az érett Kosztolányi. (monografio, 1979)
  • „Fölrepülni rajban”. (studoj, 1984)
  • Csoóri Sándor. (monografio, 1990)
  • Kosztolányi-tanulmányok. (studoj, 1998)

Memorigiloj

  • memortabulo en sia naskiĝvilaĝo

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.