En Francio kaj Italio, eŭropaj sovaĝaj katoj estas ĉefe noktaj, sed ankaŭ aktivaj tage se ili ne estas ĝenitaj de homa aktiveco.
Aspekto
Ĝia aspekto estas pli malfajna ol tiu de la dezertaj kaj domkatoj. Ĝia dika felo kaj grandeco estas apartigilo pro kiu la sovaĝaj kato kutime ne estas miskonata kiel domkato.
Historio
Sovaĝaj katoj oftis dum la eŭropa plejstoceno; kiam la glacio malpliiĝis, ili adaptiĝis al vivo en densa arbaro. Mal al la domkatoj, ili aktivas dumtage.
Konduto
Sovaĝaj katoj timemegas; ili klopodas forresti de homaj setlejoj. Ili vivas sole kaj havas teritoriojn po ĉirkaŭ 3 km2. En la plej multaj eŭropaj landoj ili iĝis tre maloftaj. Kvankam ili estas lauleĝe protektataj, ili ofte estas pafataj de ĉasistoj kiuj mise rekonas ilin kiel domkatojn. En Skotlando, intermiksado kun sovaĝiĝintaj katoj ankaŭ danĝerigas la sovaĝan populacion.