La Eta Ĉimpanzo aŭ bonobo (specio Pan paniscus aŭ Homo paniscus) estas primato kaj membro de la familio homedoj. La bonobon oni konsideras la plej proksima kuzo al homo inter la bestoj (vidu la artikolon pri homedoj), kun sia proksimega specio la ĉimpanzo.
Ĝis la 1960-aj jaroj, la eta ĉimpanzo estis enmetita en la specion Pan troglodytes (kun ĉimpanzoj), ĉar etaj ĉimpanzoj loĝas en malfacile alireblaj regionoj de Kongo, tial scienculoj konis malbone iliajn trajtojn.
Etaj ĉimpanzoj estas multe malpli agresemaj ol ĉimpanzoj, kaj ili kvietigas konfliktojn per seksa moligado. Bonobaj socioj estas ankaŭ ĝenerale malpli patriarkumaj: viraj kaj inaj bonoboj estas iom egalaj. Fakte, la bonoboj estas unu el la malmultaj mamula specioj, kune kun hienoj kaj lemuredoj, en kiu estas observata dominhierarkio de inoj, kaj ne de viroj.