Esplora universitato (angle: Research university), ankaŭ esploruniversitato aŭ esplorintensa universitato estas universitato en kiu esploro estas intensa kaj centra parto de ties misio[2]. Ili estas la plej gravaj ejoj kie okaazas produktado de scioj, kune kun "intergeneracia transdono de scioj kaj la atestado de nova scio" pere de premiado de doktorecaj gradoj[3]. Ili povas esti publikaj aŭ privataj kaj ofte havas bone konatajn marknomojn[4].
Institucioj de supera edukado kiuj ne estas esploraj universitatoj aŭ ne alstrebas tian titolon, kiel liberartaj kolegioj, male pli emfazas la studentan instruadon aŭ aliajn flankojn de supera edukado kaj kies fakultataj membroj sentas sin sub malpli da premo eldoni aŭ perei (angle: publish or perish).
Historio
Esploraj universitatoj estis esencaj por la establo de usona hegemonio je la fino de la 20-a jarcento.[6] Plej grave, la universitatoj Berkeley, Chicago, Columbia kaj Princeton rekte partoprenis en la kreado de la unuaj nukleaj armiloj (la Projekto Manhattan)[7][8]. Cetere ke, la universitatoj Columbia kaj Harvard estis instrumentaj en la frua evoluigo de la usona filmindustrio (Hollywood), MIT kaj Universitato Stanford estis gvidantoj en la konstruo de la usona militista industria komplekso kaj en la evoluigo de artefarita intelekto (AI). La universitatoj Stanford kaj Berkeley ludis centran rolon en la evoluigo de Silicon Valley[9].
Depost la 1960-aj jaroj, usonaj esploraj universitatoj, precipe la eminenta usona sistemo de publikaj esploraj universitatoj, la Universitato de Kalifornio[10][11][12], servis kiel modeloj por esploraj universitatoj ĉirkaŭ la mondo[13][14]. Havante unu aŭ pli da universitatoj bazitaj sur la usona modelo (inkluzive de la uzo de la angla kiel lingvafrankao) estas konsiderata kiel insigno de "socia progreso kaj moderneco" por multaj nuntempaj nacio-ŝtatoj[15]. La daŭriganta superregado de la usonanoj en la frua 21-a jarcento devigis iliajn eŭropajn kolegojn alfronti urĝan reformon por eviti ke tiuj "servu kiel altnivelan formon de altlernejoj por allogi studentojn al la plej bonaj usonaj universitatoj."[16]
La Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj (angle League of European Research Universities, LERU, france Ligue européenne des universités de recherche) estas asociiĝo de esploraj universitatoj en Eŭropo fondita en 2002.
Trajtoj
John Taylor, profesoro ĉe la Universitato de Liverpool, difinas la kernajn trajtojn de sukcesaj esploruniversitatoj tiel[17]:
"Alta proporcio de postbakalaŭraj esploraj programoj"
"Altaj niveloj de ekstera enspezo"
"internacia perspektivo"
Raporto (2022) de la National Academies of Sciences, Engineering, and Medicine difinis esplorajn universitatojn en la usona kunteksto kiel universitatoj kiuj alte taksas valorojn de intelekta libereco, iniciatemo kaj kreivo, eminenteco (excellence) kaj malfermiteco[18].
↑Powell, Justin J. W.. (2017) “Introduction: The Worldwide Triumph of the Research University and Globalizing Science”, The Century of Science: The Global Triumph of the Research University. Bingley: Emerald Publishing, p. 1–36. ISBN 9781787144699.
↑Scott, W. Richard. (2017) “The Regional Economy of the San Francisco Bay Area”, Higher Education and Silicon Valley: Connected But Conflicted. Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 9781421423081.
↑Marginson, Simon. (2016) The Dream Is Over: The Crisis of Clark Kerr's California Idea of Higher Education. Berkeley: University of California Press, p. 51–55. doi:10.1525/luminos.17. ISBN 978-0-520-29284-0.
↑Stevens, Mitchell L.. (2020) “The Paradox of the Global University”, World Class Universities: A Contested Concept. Singapore: Springer Nature Singapore, p. 123–137. ISBN 9789811575983.
↑Wittrock, Björn. (2006) “The Legacy of Wilhelm von Humboldt and the Future of the European University”, The European Research University: A Historical Parenthesis?, 2018‑a eldono, New York: Palgrave Macmillan, p. 109–125. doi:10.1007/978-1-137-10079-5_9. ISBN 9781403970145.