Escobar de Campos [eskoBAR deKAMpos] estas municipo en la sudoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Sahagún, en la sudoriento de la provinco kaj en la tradicia areo "Campos". Escobar de Campos estas komprenebla etimologie kiel Genistejo de Kampoj, kie Kampoj estas aludo al la tradicia areo "Campos".
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis nur 33 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 360 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, tio estas, resti malpli ol 10% el iama loĝantaro. Ĝi distas 68 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).