Erbach (Wied)

Erbach
rivero
Bazaj informoj
Situo distrikto Altenkirchen (Westerwald), Rejnlando-Palatinato, (Germanujo)
Rivera reto Rejno
Longeco 8 km
Fluo
Fonto proksime de Beul, sur la monto Beulskopf, en la Mittelsiegbergland
- Alteco super marnivelo ĉ. 321 m
- Koordinatoj 50° 43′ 58″ N, 7° 38′ 12″ O (mapo)50.7327777777787.6366666666667
Enfluejo en Niederwesterwald en Altenkirchen (Westerwald) en la riveron Wied
- Alteco malpli ol 213,75 m
- Koordinatoj 50° 41′ 2″ N, 7° 38′ 31″ O (mapo)50.6838888888897.6419444444444
Altecodiferenco ĉ. 107,25 m
Geografio
Trairataj urboj Neustadt ĉe la vinstrato (kernurbo kaj urbokvartalo Winzingen)
Alfluantoj
- Dekstraj Schlehhecker Bach, Niedererbacher Bach, Bachenbergbach, Dieperzer Bach, Driescheider Bach
- Maldekstraj rojo de Hilgenroth, Hackser Bach, Sörther Bach
Map
Erbach
vdr

Erbach, ankaŭ nomata unue Kobersteiner Bach, poste Dieperzbach kaj fine Quengelbach, en la rejnlando-palatinata distrikto Altenkirchen (Westerwald) estas ĉirkaŭ 8 km longa, orografie dekstra kaj norda alfluanto de la supra parto de la rivero Wied en Altenkirchen (Westerwald).

Rojoiro

La rojo Erbach fontas en la Mittelsiegbergland. Ĝia fonto situas en arbara teritorio inter la vilaĝoj Beul en la okcident-sudokcidento kaj Hilgenroth en la orient-nordoriento sur la orienta flanko de la monto Beulskopf (alteco 388,2 m). Komence la Erbach fluas sudorienten kaj ĝin alfluas unue de sudoriento la rojo „Schlehhecker Bach“ kaj fluas tie de la Mittelsiegbergland al la Niederwesterwald.

Alfluantoj

La akvokolekta baseno de la Erbach havas grandecon de 33,2 km². Jenaj alfluantoj ekzistas de la fonto al la enfluejo:

  • Schlehhecker Bach, de dekstre kaj okcidento en arbaro ĉirkaŭ 0,3 km
  • Hilgenrother Quellast, de maldekstre kaj nordo je alteco de 255 m, ĉirkaŭ 1,7 km je alteco de 297 m, nordokcidente de Hilgenroth;
  • Wiesenbach, de maldekstre kaj nordoriento apud Obererbach,
  • Hoppbach de dekstre
  • forfluo de Hackser Mühlgrabens, al maldekstre tuj poste, ĉirkaŭ 0,7 km; enfluas mallonge antaŭ ĝia enfluo en la „Hackser Bach“
  • Hackser Bach, de maldekstre kaj oriente ĉe la vilaĝrando de Niedererbach, 2,8 km
  • Niedererbacher Bach, de dekstre je la suda rando de Niedererbach, ĉirkaŭ 0,4 km
  • Bachenbergbach, de dekstre antaŭ Dieperzen, ĉirkaŭ 1,0 km
  • Dieperzer Bach, de dekstre antaŭ Dieperzen, ĉirkaŭ 0,4 km
  • Sörther Bach, de maldekstre kaj nordoriente rande de Altenkirchen, 6,2 km
  • Driescheider Bach, de dekstre kaj nordokcidente meze de Altenkirchen, 5,6 km

Eksteraj ligiloj

  • Verlauf des Erbachs beim Landschaftsinformationssystem der rheinland-pfälzischen Naturschutzverwaltung (Layer Topographische Karte)