Endre Latabár en 1831 aliĝis al migra teatra trupo, ili ludis en diversaj urboj. Ekde 1837 li ankaŭ tradukadis precipe operetojn al la hungara lingvo. Depost 1838 li ne plu kantadis, sed reĝisoradis kaj dirigentadis. En 1842 li fondis trupon, kiun li estris dum 3 jardekoj, kie estis anoj ekzemple Ede Paulay, Ede Újházi, Róza Déryné Széppataki. Li inaŭguris teatrojn en Szabadka (nuntempa Subotica) en 1854, en Miskolc en 1857. Li fondis aktoran dinastion, lia filo estis Endre Latabár (pli juna).