Emil Fenyvesi [fenjveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyvesi Emil estis hungaraaktoro, bonvivanto. Lia origina familia nomo estis Teidelbaum, lia prenita familia nomo laŭ historieca skribmaniero estis Fenyvessy (la prononco ne ŝanĝiĝis).
Emil Fenyvesi devenis el judafamilio. Ekde 1876 li estis korusano en diversaj trupoj, post 2 jaroj li ricevis prozan rolon en Sopron. En la sekvaj jaroj li estis videblaj en pluraj, ĉefe provincaj teatroj (ekzemple en 1884 en Miskolc, en 1892 en Debrecen). Inter 1896 kaj 1924 li apartenis al la ĵus fondita Gaja Teatro. En 1912 li debutis ankaŭ en muta filmo, sed li mem estis ankaŭ la scenaristo. En 1923 li estis jam filmorolanto en Berlino, li estis en fokuso de la eŭropa filma industrio.