El faro de las orcas
|
filmo
|
Originala titolo
|
El faro de las orcas
|
Originala lingvo
|
hispana lingvo
|
Kina aperdato
|
2016
|
Ĝenro
|
drama filmo
|
Reĝisoro(j)
|
Gerardo Olivares
|
Scenaro
|
Lucía Puenzo
|
Filmita en
|
Valdés
|
Loko de rakonto
|
Valdés
|
Rolantoj
|
Joaquín Furriel • Ana Celentano • Osvaldo Santoro • Federico Barga • Maribel Verdú
|
IMDb
|
|
El faro de las orcas (La lumturo de la orkoj) estas hispan-argentina filmo de 2016 reĝisorita de la hispano Gerardo Olivares. Kaj la agado kaj filmado okazis en la duoninsulo Valdés, Provinco Ĉubutio, en la nordo de Patagonio, Argentino.[1]
Tute filmita en 2016, El faro de las orcas premieris en Hispanio la 16an de decembro samjare.[2]
Kun la du antaŭaj filmoj de Olivares, nome Entrelobos (2010) kaj Hermanos del viento (2015), El faro de las orcas formas trilogion en kiu la kondukfadeno estas la rilato hom-animalo.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Lola (Maribel Verdú) havas filon suferanta pro aŭtismo nome Tristán (Joaquín Rapalini Olivella) por kiu la vidaĵo de orkoj, ŝajne, iĝas stimulo kiu eble gravas por la kompreno de lia patologio. Cele al plibonigo de la stato de sia filo, Lola decidas porti Tristán al Argentino, kie estas Beto (Joaquín Furriel), nome bestogardisto kiu laboras ĉe la marbordoj de la Argentina Patagonio kaj kiu ankaŭ li, propramaniere, havas specialn rilaton kun la orkoj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
- Maribel Verdú kiel Lola.
- Joaquín Furriel kiel Beto Bubas
- Joaquín Rapalini Olivella kiel Tristán (listigita kiel «Quinchu Rapalini»)
- Ana Celentano kiel Marcela
- Ciro Miró kiel Manolo
- Osvaldo Santoro kiel Bonetti
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El faro de las orcas en la hispana Vikipedio.