Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 281 loĝantojn. Ĝi perdis 560 loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 83 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Hoyos del Espino, Navarredonda de Gredos, El Arenal, Guisando kaj Arenas de San Pedro. El Hornillo estas en la suda parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 748 msm.
Historio
Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la 15-a jarcento jam ekzistis la loĝloko kiu kiel El Hornillo ricevis en 1759 la titolo de villa, sendependigante sin disde la senjorlando de Arenas de San Pedro al kiu ĝi apartenis ĝis tiam. La urbiga dokumento estis subskribita de la reĝo Fernando la 6-a. La simbola pilorio estas 3 m alta kaj estis translokigita el la dekomenca loko ĉe la ermiteko de Sankta Marko al loko ĉe la rivero. Ĝi aperas en la blazono sur ponto kaj pli klare en la flago.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la ermitejo, placo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, banejoj kaj parkoj.