El Bierzo estas administracia komarko komponita de 38 municipoj, formita en 1991 el natura regiono samnoma en la okcidenta triono de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Geografie, la Bierzo estas strukturata ĉirkaŭ kelkaj valoj en la baseno de la rivero Sil, kun unuopaĵoj geografiaj kiuj rezultas en diversaj subkomarkoj depende de la fontoj.
La kastilia estas la oficiala lingvo kaj plej uzata, sed oni parolas ankaŭ, malplie, kaj la galegan kaj la leonan, kies hibridigo rezultis en propra dialekto bierza kun diversaj lokaj variaĵoj.
La ekonomia aktiveco centriĝis dum la unuaj jaroj de la 20-a jarcento en la minado, la siderurgio kaj la generado de energio. La lasta mino de karbo en El Bierzo fermiĝis en 2018. La nutrindustrio, kun produktado de fruktoj, legomoj, vinoj kaj aliaj produktoj aligitaj en la devennomigo Bierzo, estas nuntempe unu de la ĉefaj enspezofontoj de la komarko.