- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Eiður.
Eiður Guðnason (Eiður Svanberg Guðnason) (naskiĝinta la 7-an de novembro 1939) estas islanda ĵurnalisto, longe en la islanda ŝtata televido, kaj politikisto. Li estis la dua mediministro en islanda registaro.
Familio
Liaj gepatroj estis Guðni Guðmundsson (1904—1947) kaj Þóranna Lilja Guðjónsdóttir (1904—1970). Lia edzino estis Eygló Helga Haraldsdóttir (1942—2015, ekde 1963); iliaj gefiloj estas Helga Þóra (1963), Þórunn Svanhildur (1969) kaj Haraldur Guðni (1972).
Eksteraj ligiloj