La efiko de Buba/Kiki estis observata de la germana-usonana psikologo Wolfgang Köhler en 1929.[1] En psikologiaj eksperimentoj, unue faritaj sur la insulo Tenerifo (en kiu la ĉeflingvo estas la hispana), Köhler montris formojn similaj al tiuj en la dekstra bildo kaj demandis al subjektoj, kiu formo nomiĝas 'takete' kaj kiu 'baluba' ('maluma' en la 1947a ripeto). Rezultoj montris fortan inklinon de subjektoj nomi la akran formon 'takete' kaj la rondan formon 'baluba'.[2] En 2001, Vilayanur S. Ramachandran kaj Edward Hubbard ripetis la eksperimenton de Köhler per la vortoj 'kiki' kaj 'bouba' (buba). La subjektoj estis Usonanaj universitataj diplomiĝontoj kaj parolantoj de la tamila en Barato. La subjektoj respondis al la demando, "Kiu el la du formoj nomiĝas 'buba' kaj kiu 'kiki'?" En kaj la angla kaj tamila samploj, 95-98% nomis la rondan formon 'buba' kaj la akran formon 'kiki'. Tio supozigas ke la homa cerbo iel elprenas abstraktajn ecojn de la formoj kaj sonoj.[3] Freŝdata esplorado de Daphne Maurer montris ke eĉ infanoj 2.5jaraĝaj (tro junaj por legoscii) konfirmas la efikon.[4]
Ramachandran kaj Hubbard[3] sugestas ke la efiko de kiki/buba implicas ion pri la evoluo de lingvo, ĉar ĝi supozigas ke la nomo de objekto ne estas entute arbitra. La ronda formo eble estas plej kutime nomita 'buba' ĉar la buŝo fariĝas rondforma por produkti la sonon, dum pli strikta, angula buŝformo bezonatas fari la sonon 'kiki'. Ankaŭ, la sono /k/ pli fortas ol tiu de /b/. Ĉi tiuj ekzempleroj de "sinesteziecaj cerbkonektoj" sugestas ke la efiko eble estas la neŭrologia bazo de sonsimbolismo, laŭ kiu specifaj sonoj nearbitre ligiĝas kun aferoj en la reala mondo.
Individuoj kun aŭtismo montras malpli fortan inklinon. Dum 90% el la homoj konsentas kun la tipa rezulto, nur 60% el la aŭtismuloj akordas[5].
Referencoj
↑Köhler, W. (1929) Gestalt Psychology. New York: Liveright.
↑Köhler, W. (1947) Gestalt Psychology, 2nd Ed. New York: Liveright.