Ede Balló lernis pentroarton laŭvice ekde 1877 en Budapeŝto, Vieno, Munkeno, fine li lernis denove en Budapeŝto de Gyula Benczúr. Inter 1884 kaj 1891 li instruis en mezlernejo en Budapeŝto, sed li profitis la feriojn plulerni en Parizo. En 1891 li kopiis pentraĵojn de la plej famaj hispanaj pentristoj. Inter 1891 kaj 1923 li instruis en altlernejo pri pentroarto. Li pentris ĉefe portretojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1893 kaj 1930.
Elektitaj verkoj
’’Az olajfestés mestersége’’ (1917, (en 1935 germane)) – signifa lernolibro pri pentrado