Döme Argenti maturiĝis en piaristagimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1836. Post la diplomo li estis kuracisto en Vác. Intertempe li specialiĝis pri homeopatio laŭ instruoj de Samuel Hahnemann. Li iĝis tutlande fama, liaj pacientoj estis ekzemple Imre Madách kaj Mihály Tompa. En 1866 li ricevis la titolon konsilisto kaj reĝan medalon.
Elektitaj kontribuoj
Dissertatio medico-practica de cephalalgia. (disertaĵo, 1836)
Különféle betegségek hasonszenvi gyógyítása. Nemorvosok és kezdő hasonszenvi orvosok használatára. (1847; 3-a eldono 1858; germane sesfoje eldonita)
Hasonszenvi útitárs rögtön támadt betegségek elhárítására. (1863)
Hasonszenvi gyógymód és gyógyszertan (2 volumoj, 1864)