La pli frua Kabineto Fejérváry funkciis sen parlamenta plimulto, ĉar Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) timis pri neniiĝo de Aŭstrio-Hungario, tial li lasis tiun staton. Fine depost sekreta pakto la reĝo permesis kreon de nova kabineto, kiu en 1906 venkis en la tutlanda baloto. La nova ĉefministro Sándor Wekerle jam longe retiriĝis pri la politiko, tamen li estis tiu persono, kiu havis fidon de la reĝo kaj la parlamentanoj. Li kreis modernan impostan sistemon, sed li ne povis establi sendependan nacian bankon. Sekvis Dua Kabineto Khuen-Héderváry pro la tutlandaj balotoj. Rezulto de la baloto estis, ke la homoj trompiĝis pri tiuj politikistoj, kiuj forlasis ideojn de Lajos Kossuth kaj faras pakton kun Habsburgoj.
Listo de la membroj
Sándor Wekerle – ĉefministro, ankaŭ ministro pri financo