Dorieo estis frato de Kleomeno la 1-a kaj sparta militisto. Li venis el la Agiada Dinastio kiu estis plurfoje menciita de Herodoto. Estinte la dua filo de Anaksandrido la 2-a, li estis la pli juna duonfrato de Kleomeno la 1-a kaj la pli aĝa plenfrato de Leonidaso la 1-a kaj Kleombroto. Li provis fondi kolonion en Cinyps (Libio) sed malsukcesis. Li denove provis establi kolonion en okcidenta Sicilio, sed estis mortigita fare de la kartaganoj.
Vojaĝo al Libio
Kiam Anaksandrido la 2-a mortis, malgraŭ la inteligenteco de Dorieo, Kleomeno la 1-a, la majoratulo de la reĝo, iĝis lia posteulo. Tio okazis kun multe da malkontento de la spartanoj, kiuj ne konsideris Kleomenon taŭga por sidi sur la spartana trono kaj preferintus vidi Dorieon kiel sia reĝo. Dorieo mem ankaŭ trovis nekomprenebla, ke li devis lasi la tronon al sia nekapabla duonfrato. Li forlasis Sparton kun kelkaj lojaluloj. Laŭ la konsilo de la Orakolo de Delfo, li unue provis fondi kolonion en nordo de Afriko. Li unue ŝipiris al Thera kaj el tie al Libio. El tie, li fondis kolonion proksime de la Rivero Kinyps. Iom poste, tamen, li kaj aliaj kolonianoj estis forpelitaj de, inter aliaj, la kartaganoj. Li revenis al Sparto kune kun sia akompanantaro.
Koloniado de Sicilio
Tiutempe Antikaro de Eleono, surbaze de profetaĵo de Lajoso, konsilis lin koloniigi la monton de Erikso. Heraklo iam alteriĝis tie kaj venkis kaj mortigis la tiaman reganton Erikso. La monto de Erikso iĝis do sparta posedaĵo ekde tiam. Kiam la Orakolo de Delfo ankaŭ diris al li por konkeri la landon, Dorieo ekiris. Post sia alveno en Sicilio li fondis la urbon Herakleo kiel tributo al Heraklo. Ĝuste tiam, Telys de Sybaris planis militon kontraŭ alia grandurbo en Sicilio, Krotono. Dorieo helpis Krotonon kaj kune ili sukcesis forpuŝi la atakon kaj ankaŭ konkeri Sybaris-on. Dorieo konstruis templon por Athena Krathia pro dankemo. Laŭ Herodoto, la krotonanoj poste asertis ke Dorieo tute ne helpis ilin.
Herakleo floris post la venko kiel neniam antaŭe. La kartaganoj kaj la segestanoj sentiĝis minacataj kaj organizis kampanjon. Dorieo kaj granda parto de sia armeo mortis en la batalo. Herakleo estis eldetruita ĝis la grundo. La fakto ke Dorieo ne povis konservi la landon al kiu li estis rajta, laŭ la Orakolo de Delfo, estis al li klarigita pro la fakto ke li helpis konkeri Sybaris. Per tiu konkero li malrespektis la orakolon kaj la falo de Herakleo estis lia puno.[1]
Referencoj
- ↑ La nuna artikolo estis tradukita el la nederlanda samnoma Vikipedio.