Don Juan estas franclingva filmo de 1998 reĝisorita kaj verkita de Jacques Weber, ĉefrolulita de Weber mem, kun Michel Boujenah, Penélope Cruz kaj Emmanuelle Béart. La scenaro estas bazita sur la teatraĵo Dom Juan ou le Festin de Pierre de Molière.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
En Hispanio meze de la 17-a jarcento. Serio de sangelverŝaj militoj ruinigis la landon. La nobela Don Juan kaj liaj servistoj Sganarelle kaj La Violette trairas kampare ĉevalrajde, persekutitaj de la fratoj Alonse kaj Carlos, kiuj celas revenĝon pro insulto al la honoro de ilia fratino, Doña Elvire. Don Juan seksallogas du junulinojn, nome Mathurine kaj Charlotte, kiuj luktas inter si por konkeri lian koron. Finfine, Don Juan renkontiĝas kun siaj gepatroj kaj pentas pri siaj pasintaj pekoj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
- Jacques Weber kiel Don Juan
- Michel Boujenah kiel Sganarelle
- Emmanuelle Beart kiel Elvire
- Penélope Cruz kiel Mathurine
- Ariadna Gil kiel Charlotte
- Denis Lavant kiel Pierrot
- Michael Lonsdale kiel Don Luis
- Jacques Frantz kiel Don Alonse
- Pierre Gérard kiel Carlos
- Arnaud Bedouët kiel La Violette
- Philippe Khorsand kiel Monsieur Dimanche
- Lucas Uranga kiel Gossiper
- Pedro Casablanc kiel Lucas
- Claudia Gravy kiel la patrino de Don Juan
- Xavier Thiam kiel La Ramée
Eksteraj ligiloj