La Domo de Amerioj estas granda historia domo en Kaŝano, Irano. Ĝi estis origine konstruita kiel familia loĝejo dum la regado de la zanda dinastio por Aga Ameri (laŭvorte el la persa: Sinjoro Ameri), la guberniestro de Kaŝano kaj estas nun restarigita kaj transformita en tradicia-stilan hotelon.[1][2][3]
Kiel la aliaj historiaj domoj, kiuj troviĝas proksime de ĝi, la Domo de Amerioj estis difektita pere de tertremoj dum la 18a jarcento kaj estis rekonstruita en la 19a jarcento.[1] Ĝi estas unu el la eminentaj historiaj domoj de Kaŝano, kune kun la Domo de Boruĝerdioj, la Domo de Tabatabaioj, la Domo de Abbasioj, kaj aliaj.[4]
Strukturo
La Domo de Amerioj estas grandega posedaĵo de 9,000 kvadrataj metroj (97,000 futoj). Ĝi enhavas multajn ĉambrojn, du banejojn kaj sep kortojn kun ĝardenoj kaj fontanoj.[1][3] La ĉefa strukturo estas farita de briko. Koto kun pajloj estas uzitaj en la izolaĵoj. La internaj spacoj estas ornamitaj per gipso kaj spegulaĵoj .[2]
Bildaro
la ĉefa korto de la Domo de Amerioj
la "panĝdario" (kvinpordaĵo) de la ĉefa "ejvano"(balkono/teraso) de la Domo de Amerioj
"ejvano" (balkono/teraso) en unu el la kortoj de la Domo de Amerioj
korto en la Domo de Amerioj
plafono en la Domo de Amerioj
plafono en la Domo de Amerioj
plafono en la Domo de Amerioj
"kuĉeo" (vojeto/aleeto) ĉe la oriento de la Domo de Amerioj