Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 32 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 30 el 1991 al 2020.
Ĝi distas 39 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Nava de la Asunción, Migueláñez, Nieva, Ortigosa de Pestaño kaj Santa María la Real de Nieva.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Cecilia kaj la ermitejo de Santa Isidro. Aparta estas arkeologia kuŝejo kun murpentraĵoj.