La Distrikto Vasvár [vaŝvAr] (hungare Vasvári járás ) estas distrikto en Hungario , en regiono Okcidenta Transdanubio , en departemento Vas (Hungario) . Ĝi situas sur malalta montetaro en la sudorienta parto de la departemento (en la okcidenta parto de la lando).
Distrikto Vasvár en Hungario
La distrikta ĉefurbo estas Vasvár , kiu estas urbo , la ceteraj 33 komunumoj estas vilaĝoj .
La areo estas 374,14 km², kie loĝas 13 623 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj .
Historio
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886 -1969 , poste la komunumoj estis kuntiritaj al Distrikto Körmend . La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983 -2013 .
Komunumoj
distrikta ĉefurbo kaj urbo: Vasvár , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Andrásfa , Győrvár , Hegyhátszentpéter , Pácsony kaj Petőmihályfa
vilaĝoj:
Kám , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Alsóújlak , Csehi , Csipkerek , Egervölgy kaj Szemenye
Oszkó , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bérbaltavár , Csehimindszent , Mikosszéplak , Nagytilaj kaj Olaszfa
Rábahídvég , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gersekarát , |Püspökmolnári , Sárfimizdó kaj Telekes
Fontoj
la datenoj venis el la Hungara Vikipedio