La Distrikto Tab (hungare Tabi járás ) estas distrikto en Hungario , en regiono Suda Transdanubio , en departemento Somogy . Ĝi situas sur montetaro en la orienta parto de la departemento .
Distrikto Tab en Hungario
La distrikta ĉefurbo estas Tab , kiu estas urbo , la ceteraj 23 komunumoj estas vilaĝoj .
La areo estas 427,24 km², kie loĝas 12 786 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj kaj bestobredadoj .
Historio
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886 -1968 , poste la komunumoj estis aligitaj al alia distrikto. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983 -2013 .
Komunumoj
distrikta ĉefurbo kaj urbo: Tab , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bábonymegyer , |Lulla , Sérsekszőlős , Torvaj , Zala (vilaĝo) kaj Zics
vilaĝoj:
Andocs , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Fiad , Kisbárapáti kaj Nágocs
Kapoly , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bedegkér , Kánya , Somogyegres , Somogymeggyes kaj Tengőd
Törökkoppány , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bonnya , Kára , Miklósi , Somogyacsa , Somogydöröcske kaj Szorosad
Fontoj
la datenoj venis el la Hungara Vikipedio