Dinkelland (52° 22′ N; 07° 00′ E Mapo) estas municipo en la nordorienta parto de la regiono Twente, en la nederlandaprovincoOverijssel. La nomo de la municipo aludas al la rivereto Dinkel, alfluanto al la rivero Vecht (aŭ pli longe Overijsselse Vecht) nederlande respektive Vechte germane fluanta de Overiselo al Germanio.
Je la 1-a de januaro 2001 kunfandiĝis Ootmarsum, Denekamp kaj Weerselo ĝis Dinkelland. Fine de 2021 en la municipo vivis 26 606 loĝantoj sur areo de 176,81 kvadrataj kilometroj, de kiu estas 1,08 km² da akvo, kio rezultigas loĝdenson de 150 loĝantoj/km².