La dinastio Liao (en tradicia ĉina: 遼朝, en simpligita ĉina: 辽朝, en pinĝino: Liáo Cháo, en Wade-Giles: Liao2-Ch'ao2, en kitana: Mos Jælut),[1][2] 907-1125, konata ankaŭ kiel Kitana Imperio (契丹國 en pinĝino: Qìdān Guó, en kitana: Mos diau-d kitai huldʒi gur)[3] estis mongola ŝtato, kiu situis en centra kaj nordorienta Azio.
La kitanoj, unu de la mongolaj etnaj grupoj, de altaja deveno, kiuj loĝis antaŭ jarcentoj en la teritorioj de la aktuala Mongolio kaj Manĉurio, fondis en la jaro 907 ŝtaton kiu ricevis dekomence la nomon de Kitana Ŝtato. Poste, post konkeri la nordon de Ĉinio, la ŝtato surpenis regoreĝimojn de ĉina stilo kun la nomo dinastia de Liao, laŭ la rivero samnoma (en la aktuala ĉina provinco Ljaŭningo) el la pratero. La imperio de Liao kunvivis kun la dinastio Song, sude, kaj kun la Tanguta Imperio (aŭ Okcidenta Xia), kiu regis parton de la ĉina nordokcidento.
La kitana imperio falis definitive en 1125, malvenkita de alia altaja popolo, nome jurĉenoj, kiuj konkeris la teritorion de Liao, kaj fondis sian propran dinastion nome, la Dinastio Jin.
De la nomo "kitan" derivas la nomo "Kataj" aŭ Kitaj per kiu estis konata Ĉinio en Eŭropo dum la Mezepoko. Ankaŭ la aktuala nomo de Ĉinio en rusa (Kitái), mongola (Qitad) kaj ujgura (Hitay) havas la saman devenon.